Movodetekto

Platformo: Windows
Ligilo: Elŝuti DEMO-version (Senpage uzebla dum 30 tagoj)
Ligilo: Elŝuti DEMO-version kiel MSI-pakaĵon (por instalado en firmaaj retoj)
Prezo: 24,99 €



Platformo: Mac OS
Ligilo al iTunes Store

Ekrankopioj

Apliko

La ĉefaj funkcioj de la programaro “Movodetekto” estas detekto kaj registrado de movoj de objektoj antaŭ la kamerao.

Por komenci labori kun la programo “Movodetekto”, necesas konekti viajn USB-kameraojn al la komputilo kaj aldoni ilin al la programo per unu musklako. Ĉe la lanĉo de la programo ĉiuj aldonitaj kaj konektitaj kameraoj estos aŭtomate ŝaltitaj.

Poste necesas elekti kameraon kaj aktivigi la movodetektan reĝimon. En ĉi tiu reĝimo la programo detektas la movon de objektoj. La fotoj estos faritaj aŭtomate. La algoritmo de la programo estas optimumigita tiel, ke negravaj ŝanĝoj en la kamerabildo, ekzemple ŝanĝoj kaŭzitaj de balanciĝo, sunsubiro aŭ insekto sur la kamerao, ne estas konsiderataj kiel ŝanĝoj kaj estas ignorataj. En tiu kazo neniuj bildoj estas faritaj.

Sendado retpoŝte

En la movodetekta reĝimo disponeblas la sendopcio. En ĉi tiu reĝimo la programo sendas la faritajn fotojn al la indikita retpoŝta adreso. Por tio necesas indiki la retpoŝtan adreson, al kiu la faritaj fotoj estu senditaj. La retmesaĝoj estas senditaj nur se la kameraoj detektis ŝanĝojn. Eblas indiki la minimuman tempointervalon inter la sendoj de retmesaĝoj. La nombro de senditaj retmesaĝoj povas esti limigita.

Kopiado de la faritaj fotoj

Se movo estas detektita, la programo aŭtomate konservas la faritajn fotojn. Ĉi tiuj fotoj povas esti kopiitaj al la tondujo aŭ transigitaj al alia programo. En la operaciumo Windows eblas kopii la bildojn al dosierujo indikita de la uzanto.

Alŝuto per FTP

Indikante la datumojn de FTP-servilo, vi povas aŭtomate alŝuti la fotojn al servilo. Ĉi tiu opcio povas interesi tiujn uzantojn, kiuj volas trarigardi la fotojn en hejmpaĝo en la interreto.

Pliaj opcioj

En la movodetekta reĝimo disponeblas sona sciigo; eblas ankaŭ difini tempointervalon, dum kiu la movodetekta reĝimo estas aktiva.

Uzokazo

Ĉi tiu programo estas bonega solvo, se vi volas gardi vian apartamenton, domon aŭ oficejon sen uzi multekostan ekipaĵon. Vi bezonas nur simplan USB-kameraon kaj komputilon. La programo subtenas samtempan funkciadon de pluraj kameraoj, kiuj povas esti konektitaj rekte al la komputilo. Vi povas uzi USB-plilongigilojn por optimumigi la observan sistemon (disponeblas kabloj ĝis 25m kun signalplifortigo). Uzo de USB-disigiloj povas pligrandigi la nombron de USB-pordoj disponeblaj por viaj kameraoj.