Platformo: Windows
Ligilo: Elŝuti DEMO-version (Senpage uzebla dum 30 tagoj)
Prezo: 19,99 €
Platformo: Mac OS
Ligilo: provizore ne disponebla
Apliko
La programo estas destinita por bibliotekeca registrado. Ĝi taŭgas por ajnaj objektoj, ekzemple libroj, KD-oj, moneroj, poŝtmarkoj kaj tiel plu. La specon de objekto (libro, monero ktp.) la uzanto povas difini mem.
Laboro kun inventaraj objektoj
Depende de la speco de objekto eblas aldoni malsamajn informojn pri ĝi. Al ĉiu objekto oni povas atribui kategorion kaj subkategorion (kiujn la uzanto povas difini). Se la objekto havas aŭtoron, la uzanto povas indiki lin. Poste, kiam la uzanto malfermas la langeton kun aŭtoroj kaj elektas unu el ili, montriĝas listo de objektoj de tiu aŭtoro. Krom la aŭtoro vi povas aldoni aliajn personojn, indikante iliajn rolojn rilate al la objekto. La uzanto povas difini liston de eblaj roloj. Simile, ĉiuj objektoj ligitaj kun certa persono povas esti montrataj en aparta listo.
Krom la ĝeneralaj datumoj la programo ebligas konservi multajn ecojn de la objektoj, ekzemple ISBN, eldonejon, dimensiojn, formatojn, merkatikajn datumojn, kaj provizas pliajn kampojn.
Pruntedonado
La programo ebligas al uzantoj registri “pruntedonitajn” objektojn. Por tio la uzantoj prizorgu la liston de klientoj, indikante la staton de la pruntedonita objekto, la datojn de la pruntedono kaj de la planita kaj efektiva redono de la objekto.
Registrado de la stoklokoj de viaj objektoj
La programo ankaŭ ebligas konservi objektojn en difinitaj lokoj, inkluzive de konstruaĵo, ĉambro, ŝranko kaj breto. Elektinte unu lokon, la uzanto povas vidi liston de ĉiuj objektoj konservataj en tiu loko.
Laboro kun tabeloj
Ĉiujn tabelojn en la programo la uzanto povas facile kaj simple adapti - vi povas difini, kiuj kolumnoj estu montrataj, ilian ordon kaj larĝon, kaj ankaŭ elekti la ordigon de la tabelenhavo.
Ĉiuj tabeloj povas esti eksportitaj en CSV-formaton, presitaj aŭ konservitaj kiel PDF-dosiero.
Pluruzanta principo de la programo
Ĉi tiu programo subtenas identigon de uzantoj. Ĉiu uzanto de la programo havas propran ensalutnomon kaj pasvorton. Ĉiujn ŝanĝojn de datumoj la programo protokolas aŭtomate. La programo ebligas spuri, kiu uzanto aldonis aŭ ŝanĝis la datumojn. Estas protokolataj la dato kaj horo de la ŝanĝoj, same kiel kompletaj informoj pri tio, kio estis ŝanĝita.
La programo povas funkcii kun la loka datumbazo, same kiel kun centra MySql-datumbazo. En la lasta kazo pluraj uzantoj povas samtempe labori kun la programo. Kiam unu uzanto redaktas objekton, ĝi estas disponebla al aliaj uzantoj nur por legado.
Plibonigo de la programo laŭ viaj bezonoj
La programo funkcias surbaze de la komponanto Temia Business Template (Java), kiu certigas fidindan funkciadon de la programo kaj ankaŭ ebligas rapide adapti la programon al la bezonoj de uzantoj sen grandaj elspezoj. Se vi kontaktos nin, ni volonte proponos al vi kostotakson por plibonigo de la programo laŭ viaj bezonoj.




