Administrilo de klientoj

Platformo: Windows
Ligilo: Elŝuti DEMO-version (Senpage uzebla dum 30 tagoj)
Prezo: 19,99 €



Platformo: Mac OS
Ligilo: provizore ne disponebla

Ekrankopioj

Apliko

La programo helpas vin konservi superrigardon pri viaj klientoj. Vi povas enigi diversajn informojn pri ĉiu kliento, ekzemple personajn datumojn, klientajn adresojn, kontaktajn kaj bankajn datumojn. En la programo ekzistas ankaŭ kampoj por aldoni pliajn informojn.

Kreado de dokumentoj

La programo faciligas la rutinan laboron pri kreado de fakturoj kaj ilia registrado. Vi ankaŭ povas krei ajnajn dokumentojn. Kelkaj specoj de dokumentoj jam estas antaŭdifinitaj en la programo, ekzemple: oferto, mendokonfirmo, memorigo ktp. En la agordoj de la programo vi povas aldoni viajn proprajn HTML-dokumentojn por montri ilin.

Ĉiuj fakturoj kaj dokumentoj povas esti konservitaj en PDF-formato kaj presitaj.

Laboro kun tabeloj

Ĉiujn tabelojn en la programo la uzanto povas facile kaj simple adapti - vi povas difini, kiuj kolumnoj estu montrataj, ilian ordon kaj larĝon, kaj ankaŭ elekti la ordigon de la tabelenhavo.

Ĉiuj tabeloj povas esti eksportitaj en CSV-formaton, presitaj aŭ konservitaj kiel PDF-dosiero.

Statistiko

La programo provizas detalan statistikon pri ĉiuj atributoj de klientoj, fakturoj kaj dokumentoj en formo de grafikaĵoj, diagramoj kaj tabeloj. La statistikaj agordoj, kiujn vi elektis, estas konservataj kaj montrataj, kiam vi denove malfermas la programon.

Pluruzanta principo de la programo

Ĉi tiu programo subtenas identigon de uzantoj. Ĉiu uzanto de la programo havas propran ensalutnomon kaj pasvorton. Ĉiujn ŝanĝojn de datumoj la programo protokolas aŭtomate. La programo ebligas spuri, kiu uzanto aldonis aŭ ŝanĝis la datumojn. Estas protokolataj la dato kaj horo de la ŝanĝoj, same kiel kompletaj informoj pri tio, kio estis ŝanĝita.

La programo povas funkcii kun la loka datumbazo, same kiel kun centra MySql-datumbazo. En la lasta kazo pluraj uzantoj povas samtempe labori kun la programo. Kiam unu uzanto redaktas objekton, ĝi estas disponebla al aliaj uzantoj nur por legado.

Plibonigo de la programo laŭ viaj bezonoj

La programo funkcias surbaze de la komponanto Temia Business Template (Java), kiu certigas fidindan funkciadon de la programo kaj ankaŭ ebligas rapide adapti la programon al la bezonoj de uzantoj sen grandaj elspezoj. Se vi kontaktos nin, ni volonte proponos al vi kostotakson por plibonigo de la programo laŭ viaj bezonoj.