Asistanto por ferioj de dungitoj

Platformo: Windows
Ligilo: Elŝuti DEMO-version (Senpage uzebla dum 30 tagoj)
Prezo: 39,99 €



Platformo: Mac OS
Ligilo: provizore ne disponebla

Ekrankopioj

Apliko

La programo helpas administri la feriojn de ĉiuj dungitoj. Por ĉiu dungito oni povas difini kvoton de libertagoj. Ekzemple, 30 tagojn por “Ferioj 2018” kaj 3 tagojn por “Ferioj 2019”. Dungito povas aldoni ferian peton, indikante la datojn kaj la kvoton (ekzemple “Ferioj 2018”), el kiu la tagoj estos deprenitaj, se la peto estos akceptita. Dungito ankaŭ povas sendi peton sen elekti kvoton, indikante la kialon, ekzemple malsanforesto.

Pliaj funkcioj de la programo

Por labori en la programo ekzistas du roloj: norma kaj kontrola. La norma rolo ebligas aldoni feriajn petojn. La kontrola rolo aldone ebligas vidi la feriajn petojn de ĉiuj dungitoj, aprobi aŭ malaprobi ilin, kaj ankaŭ aldoni novajn disponeblajn kvotojn por dungitoj. Petoj de dungitoj, prijuĝitaj de uzanto kun la kontrola rolo, ricevas la staton “Aprobita” aŭ “Malaprobita”.

La programo ebligas al uzantoj vidi la sumojn de la tagoj de dungitoj laŭ kvotoj kaj laŭ statoj.

Laboro kun tabeloj

Ĉiujn tabelojn en la programo la uzanto povas facile kaj simple adapti - vi povas difini, kiuj kolumnoj estu montrataj, ilian ordon kaj larĝon, kaj ankaŭ elekti la ordigon de la tabelenhavo.

Ĉiuj tabeloj povas esti eksportitaj en CSV-formaton, presitaj aŭ konservitaj kiel PDF-dosiero.

Pluruzanta principo de la programo

Ĉi tiu programo subtenas identigon de uzantoj. Ĉiu uzanto de la programo havas propran ensalutnomon kaj pasvorton. Ĉiujn ŝanĝojn de datumoj la programo protokolas aŭtomate. La programo ebligas spuri, kiu uzanto aldonis aŭ ŝanĝis la datumojn. Estas protokolataj la dato kaj horo de la ŝanĝoj, same kiel kompletaj informoj pri tio, kio estis ŝanĝita.

La programo povas funkcii kun la loka datumbazo, same kiel kun centra MySql-datumbazo. En la lasta kazo pluraj uzantoj povas samtempe labori kun la programo. Kiam unu uzanto redaktas objekton, ĝi estas disponebla al aliaj uzantoj nur por legado.

Plibonigo de la programo laŭ viaj bezonoj

La programo funkcias surbaze de la komponanto Temia Business Template (Java), kiu certigas fidindan funkciadon de la programo kaj ankaŭ ebligas rapide adapti la programon al la bezonoj de uzantoj sen grandaj elspezoj. Se vi kontaktos nin, ni volonte proponos al vi kostotakson por plibonigo de la programo laŭ viaj bezonoj.