Platformo: Windows
Ligilo: Elŝuti DEMO-version (Senpage uzebla dum 30 tagoj)
Ligilo: Elŝuti DEMO-version kiel MSI-pakaĵon (por instalado en firmaaj retoj)
Prezo: 39,99 €
Mac, iPhone, iPad
La celo de la programo
La programo estas destinita ĉefe por nemoveblaĵaj agentoj kaj aliaj specialistoj, kiuj laboras kun nemoveblaĵoj. La programo faciligos rutinajn operaciojn pri la registrado de nemoveblaĵoj por vendo aŭ luo, de envenantaj petoj, same kiel de la klienta datumbazo.
Registrado de nemoveblaĵoj
La programo ebligas facile aldoni novajn nemoveblaĵojn. Ĉiu objekto povas esti kategoriigita. La programo jam enhavas normajn kategoriojn, ekzemple apartamento, domo, garaĝo. Vi povas ŝanĝi aŭ kompletigi ĉi tiun liston. Krom la kategorio vi povas konservi ajnan alian specon de datumoj pri nemoveblaĵoj, inkluzive de bildoj.
Registrado de petoj
Krom la registrado de nemoveblaĵoj vi povas registri petojn ricevitajn telefone, retpoŝte aŭ per aliaj kanaloj. Ĉiu peto enhavas informojn pri tio, kiu kaj kiam montris intereson pri objekto. En la langeto de la objekto vi povas trarigardi ĉiujn petojn rilatajn al tiu nemoveblaĵo.
Alia oportuna funkcio de la programo estas la ebleco registri ĉiun viziton de la nemoveblaĵo fare de eventualaj aĉetantoj aŭ luantoj. La programo enhavas grafikan kalendaron, en kiun vi povas aldoni ĉiujn vizitojn, indikante ĉiujn necesajn datumojn. Ĉiu vizito povas havi certan staton kaj (surbaze de tiu stato) esti markita per malsamaj koloroj. La kalendarajn kolorojn kaj la eblajn statojn vi povas difini mem. En la langeto de la objekto vi povas trarigardi ĉiujn vizitojn rilatajn al tiu nemoveblaĵo.
Registrado de klientoj
Registrante viajn klientojn, vi povas indiki ajnan specon de eblaj datumoj pri ili – atribui al ili specifan rolon (aĉetanto, vendanto, luiganto, luanto), indiki iliajn kontaktdatumojn, aldoni skanitajn dokumentojn, enkonduki novajn kampojn ktp.
En la langeto «Serĉpetoj» vi povas aldoni la necesajn kriteriojn de la nemoveblaĵoj serĉataj de viaj klientoj. Tie vi ankaŭ povas kontroli la serĉpetojn de viaj klientoj rilatajn al viaj objektoj.




