Testokreilo

Platformo: Windows
Ligilo: Elŝuti DEMO-version (Senpage uzebla dum 30 tagoj)
Prezo: 39,99 €



Platformo: Mac OS
Ligilo: provizore ne disponebla

Ekrankopioj

Apliko

Ĉi tio estas tre simpla kaj uzantamika programo por krei kaj fari testojn kaj analizi testrezultojn.

Funkcia principo

La uzanto kun la rolo “Administranto” kreas la “Taskokatalogon”. Ĉiu taskokatalogo estas speco de testregistro. La administranto povas aldoni testdemandojn al la taskokatalogo.

Aldonante demandojn al la taskokatalogo, necesas indiki la specon de respondo kaj aldoni ĝustajn kaj malĝustajn respondojn. Demandoj ankaŭ povas esti importitaj el tekstdosiero en CSV-formato.

Post kiam la taskokatalogo estas preta, vi povas krei teston kun demandoj. Por tio vi malfermu la langeton “Ĉiuj testoj” kaj voku la dialogon por aldoni novajn testojn. Tie vi indiku la defaŭltan taskokatalogon (el kiu la demandoj estos prenitaj) kaj la liston de ekzamenatoj, t.e. la uzantoj, kiuj faros la teston. Por ĉiu indikita ekzamenato estos kreita testo.

Tuj kiam la testoj estas pretaj, ili povas esti publikigitaj kaj fariĝos disponeblaj por la ekzamenatoj. La ekzamenatoj povas malfermi siajn testojn kaj respondi la demandojn, post kio ili devas fini la teston.

Post la fino de la testo la administranto povas kontroli ĝin. Se la testo enhavas demandojn kun libera respondo, la administranto povas indiki la ĝustecon de la respondoj. La administranto ankaŭ povas lasi komentojn, kaj al ĉiu tasko kaj al la tuta testo.

Kiam la testoj estas kontrolitaj, la ekzamenatoj povas vidi la rezultojn.

Testaj taskoj

La programo ebligas krei senliman nombron da taskoj. Ĉiu tasko povas havi:

- “specon” (difinitan de la uzanto),

- “malfacilecon” (laŭ 10-poenta skalo),

- “pezon” (se respondo estas parte ĝusta, eblas indiki, kiugrade ĝi estis ĝusta, ekzemple 0.5 el 1.0).

La tasko enhavas ankaŭ la tekston de demando kaj la specon de respondoj.

Specoj de respondoj

La programo konas la jenajn specojn de respondoj:

- unuopa elekto;

- multobla elekto;

- teksta respondo;

- nombro;

- libera respondo (ĉi-kaze la ĝustecon taksas homo).

Importado de testdemandoj

Se vi havas pretajn demandojn por testado, eblas importi ilin en la programon. La importota dosiero devas esti en CSV-formato.

Testaj strategioj

La programo ebligas uzi diversajn variantojn por krei testojn. Ekzemple, vi povas aldoni ĉiujn taskojn el la taskokatalogo aŭ uzi specifan strategion de testkreado. Ekzemple, vi povas krei paŝon post paŝo specifon, kiu indikas la kriteriojn por aldoni demandojn. Tiel eblas krei testojn kun malsamaj demandoj por malsamaj ekzamenatoj.

Statistiko de testado

La programo ofertas diversajn specojn de statistiko. Ĝi ebligas al la uzanto vidi la nombron de finitaj testoj por diversaj periodoj. Se vi indikas la numeron de demando, vi povas vidi, kiuj notoj estis donitaj por tiu demando en difinita periodo.

Pluruzanta principo de la programo

Ĉi tiu programo subtenas identigon de uzantoj. Ĉiu uzanto de la programo havas propran ensalutnomon kaj pasvorton. Ĉiujn ŝanĝojn de datumoj la programo protokolas aŭtomate. La programo ebligas spuri, kiu uzanto aldonis aŭ ŝanĝis la datumojn. Estas protokolataj la dato kaj horo de la ŝanĝoj, same kiel kompletaj informoj pri tio, kio estis ŝanĝita.

La programo povas funkcii kun la loka datumbazo, same kiel kun centra MySql-datumbazo. En la lasta kazo pluraj uzantoj povas samtempe labori kun la programo. Kiam unu uzanto redaktas objekton, ĝi estas disponebla al aliaj uzantoj nur por legado.

Plibonigo de la programo laŭ viaj bezonoj

La programo funkcias surbaze de la komponanto Temia Business Template (Java), kiu certigas fidindan funkciadon de la programo kaj ankaŭ ebligas rapide adapti la programon al la bezonoj de uzantoj sen grandaj elspezoj. Se vi kontaktos nin, ni volonte proponos al vi kostotakson por plibonigo de la programo laŭ viaj bezonoj.