Administrilo de laborhoroj

Platformo: Windows
Ligilo: Elŝuti DEMO-version (Senpage uzebla dum 30 tagoj)
Prezo: 39,99 €



Platformo: Mac OS
Ligilo: provizore ne disponebla

Ekrankopioj

Apliko

La programo ebligas registri laborhorojn. Vi aldonas la laboritajn horojn en la programon. La horoj devas rilati al difinita projekto (laborhora konto).

Difinado de projektoj

Projektoj povas esti kategoriigitaj, kaj la kategoriojn povas elekti la uzanto. Projektoj povas havi tempajn limojn, ekzemple: daton, laboritajn horojn, vojaĝajn horojn. Vi ankaŭ povas indiki la koston de unu laborhoro (norma tarifo, en la projekto, defore), same kiel la koston de vojaĝtempo. Surbaze de ĉi tiuj datumoj la programo ebligas krei fakturojn.

Vi povas doni aliron al projektoj al ĉiuj aŭ nur al certaj uzantoj.

Aldonante laborhorojn en la programon, vi devas indiki la laborhorojn krom la projekto (laborhora konto). Tion eblas fari rekte, indikante nombron, aŭ indikante la komencon kaj finon de la labortago kaj la daŭron de la tagmeza paŭzo. La laborhoroj estos kalkulitaj aŭtomate.

Pliaj funkcioj de la programo

Vi registras la laborhorojn en la programo, kaj la programo ebligas montri listojn de la sumaj horoj por difinita periodo.

La programo ebligas indiki la findaton de la laborhoroj “Findato de la laborhoroj”. Tiel ĉiuj datumoj ĝis tiu dato ne plu povas esti ŝanĝitaj.

Por labori kun la programo vi povas elekti unu el du roloj — la norman rolon kaj la rolon “kontrolado”. La norma rolo ebligas aldoni laborhorojn kaj la findaton de la laborhoroj. La kontrola rolo ebligas trarigardi la laborhorojn de ĉiuj dungitoj, krei fakturojn, kaj ankaŭ aldoni kaj ŝanĝi projektojn.

Laboro kun tabeloj

Ĉiujn tabelojn en la programo la uzanto povas facile kaj simple adapti - vi povas difini, kiuj kolumnoj estu montrataj, ilian ordon kaj larĝon, kaj ankaŭ elekti la ordigon de la tabelenhavo.

Ĉiuj tabeloj povas esti eksportitaj en CSV-formaton, presitaj aŭ konservitaj kiel PDF-dosiero.

Pluruzanta principo de la programo

Ĉi tiu programo subtenas identigon de uzantoj. Ĉiu uzanto de la programo havas propran ensalutnomon kaj pasvorton. Ĉiujn ŝanĝojn de datumoj la programo protokolas aŭtomate. La programo ebligas spuri, kiu uzanto aldonis aŭ ŝanĝis la datumojn. Estas protokolataj la dato kaj horo de la ŝanĝoj, same kiel kompletaj informoj pri tio, kio estis ŝanĝita.

La programo povas funkcii kun la loka datumbazo, same kiel kun centra MySql-datumbazo. En la lasta kazo pluraj uzantoj povas samtempe labori kun la programo. Kiam unu uzanto redaktas objekton, ĝi estas disponebla al aliaj uzantoj nur por legado.

Plibonigo de la programo laŭ viaj bezonoj

La programo funkcias surbaze de la komponanto Temia Business Template (Java), kiu certigas fidindan funkciadon de la programo kaj ankaŭ ebligas rapide adapti la programon al la bezonoj de uzantoj sen grandaj elspezoj. Se vi kontaktos nin, ni volonte proponos al vi kostotakson por plibonigo de la programo laŭ viaj bezonoj.